Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 1.3-miliarda civitano de Ĉinio naskiĝis
en Pekino

Matene de la 6-a de januaro, je nul horo kaj 2 minutoj, en la Pekina Ginekologia-obstetrika Hospitalo naskiĝis knabeto 3660 gramojn peza kaj 52 cm longa. Ĝis tiam la ĉina loĝantaro jam atingis 1.3 miliardojn.

La specimena enketo farita de la Ŝtata Statistika Buroo montras, ke fine de 2004 la totala nombro de la loĝantoj de la ĉeftero de Ĉinio estis 1299880000. Laǔ tiu rapideco ĉiutage la nombro de la ĉinaj loĝantoj kreskas je 20800. La 6-an de januaro 2005 la ĉina loĝantaro atingis 1.3 miliardojn ekskluzive tiun de Hongkong, Makao kaj Taiwan.