Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Wen Jiabao en la speciala kunveno
de gvidantoj de la Asocio de
Sudorient-aziaj Nacioj post tertremo kaj cunamo

La 6-an de januaro Wen Jiabao, ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ĉeestis la specialan kunvenon de gvidantoj de la Asocio de Sudorient-aziaj Nacioj post tertremo kaj cunamo kaj faris paroladon kun la titolo “Kune penadi por venki la malfeliĉon kaj rekonstrui la belan hejmlokon”.

Dum la kunveno Wen intervidiĝis kun indonezia prezidanto Susilo Bambang Yudhoyono, ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan kaj aliaj ĉeestantoj de katastrofitaj landoj respektive. Wen interŝanĝis opiniojn kun gvidantoj de iuj landoj kaj internaciaj organizoj pri helpo al la katastrofitaj landoj, rekonstruado de iliaj hejmlokoj, kontraǔkatastrofa kunlaboro kaj aliaj problemoj de la koncerna regiono.

La pintkunveno, iniciatita de UN kaj gastigata de la indonezia registaro, estas varme subtenata de multaj landoj. La kunveno temas pri la jeno: 1. La membroj de la Asocio de Sudorient-aziaj Nacioj kun Ĉinio, Japanio, Korea Respubliko kaj aliaj landoj starigos alarman sistemon por intensigi la informan interŝanĝon kaj preventi la similan tragedion. 2. Diskuti pri teknika helpo al landoj de la regiono de la Hindia Oceano por starigi cunam-avertan sistemon similan al tiu de la pacifikaj landoj. 3. Diskuti pri fondo de fonduso por helpo kadre de la Asocio de Sudorient-aziaj Nacioj cele ne nur la nuntempan urĝsavan agadon, sed ankaǔ la estontan rekonstruadon kaj ekonomian kunlaboron. 4. Kunordigi la urĝsavan aktivadon kaj rekonstruadon por helpi la katastrofitajn lokojn kaj malriĉulojn cele montri la internacian kunlaboron gvidatan de UN.

La ĉi-fojaj teruraj tertremo kaj cunamo avertis la homaron, ke ili devas lerni lecionon el la naturaj katastrofoj kaj intensigi internacian kunlaboron. La aziaj landoj kaj regionoj, ofte atakataj de tertremo, devas starigi kaj perfektigi sian esploradon kaj avertan sistemon pri tertremo, meteo kaj oceanografio post la ĉi-foja plago kaj fari sian penadon por la katastrof-mildigaj aferoj kaj ekonomia disvolviĝo de Azio.