Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Granda almoza prezento por helpi katastrofitajn landojn en Pekino

“Amo venas el Ĉinio”, granda almoza prezento iniciatita de la ĵurnalista kaj artista rondoj de la ĉefurbo de Ĉinio, okazis vespere de la 9-a de januaro en la Ĉefurba Sporthalo, Pekino. Ĉinaj artistoj, inkl. tiujn de Hongkong kaj Taiwan prezentis belajn programerojn.

Organizanto diris, ke la bileto por tiu prezento estis ekvendita la 6-an de januaro kaj ĉiuj biletoj estis forvenditaj en unu vespero. Ĉi-foje ĉiu bileto kostis 1000 juanojn, tute ne estis senpaga. Ĉiuj ĉeestantoj inkl. de la aktoroj, ĵurnalistoj kaj vesperaj funkciuloj devis pagi por la bileto.

Dum la prezento multaj entreprenoj kaj personoj donacis monon al la Ruĝa Kruco. La aktoroj kaj anoncistoj kune alvokis, ke la tuta socio “faru helpan torenton el amo kaj venku la malfeliĉon per kolektiva forto.”

La organizanto konigis, ke la vespero severe observis la internacian regulon.

Ĝis la 16-a horo de la 9-a de januaro oni jam donacis pli ol 120 milionojn da juanoj.