Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Dek mil kuracistoj al vilaĝoj

Antaǔ nelonge la Ministerio de Sano de Ĉinio decidis, ke en 2005 Ĉinio ekpraktikos la projekton “Dek mil kuracistoj al vilaĝoj” por ke ili faru kuracon de oftaj kaj komplikaj malsanoj kaj trejnu medicinistojn en la guberniaj hospitaloj.

La centra, provinca kaj urba financoj asignos apartan monon al la projekto. En 2005 la ministerio dediĉos sian atenton ĉefe al 600 hospitaloj en malriĉaj gubernioj de meza kaj okcidenta Ĉinio multe helpataj de la ŝtato.

Respondeculo de la departemento de medicina administrado sub la Ministerio de Sano de Ĉinio diris: “La nomita projekto estos praktikata 3 jarojn. Pli ol dek mil kuracistoj faros medicinan servon kaj teknikan trejnadon en guberniaj hospitaloj. Praktikado de la projekto tre utilos al levo de la kuraca nivelo de la vilaĝoj.