Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Imposto de Ĉinio en 2004 kaj ties plano en 2005

La 11-an de januaro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon, kie Xie Xuren, estro de la Ŝtata Imposta Administracio, konigis la impostadon de Ĉinio en 2004 kaj ties planon en 2005.

Xue diris, ke la statistiko montras, ke en 2004 Ĉinio havis impostan enspezon de 2571.8 miliardoj da juanoj escepte de dogano kaj agrikultura imposto, je 25.7% (525.6 miliardoj da juanoj) pli multe ol tiu en 2003. La totala enspezo kaj pliigita sumo ambaŭ estis rekordaj.

Li diris, ke en 2004 la imposta sumo kreskis rapide, kion oni atribuas ĉefe al la rapida kresko de la nacia ekonomio, evidenta leviĝo de la ekonomia kvalito kaj entreprenaj profitoj. La imposta sistemo de la tuta lando faris leĝan impostadon, praktikis sciencan kaj zorgan administradon, kio tre utilis al la impostado. La leĝa kaj honesta pago de la tutlandaj impostatoj faris aktivan kontribuon al tiu laboro.

Koncerne la imposton en 2005, li diris, ke antaǔĉio oni devas atenti la kvaliton kaj efikon de la impostado por garantii la stabilan kreskon de la imposta sumo pro la ekonomia disvolviĝo, due pere de profundigo de la imposta reformado, oni devas realigi diversajn impostajn politikojn, iom post iom perfektigi la impostan sistemon kaj internan administran sistemon, plue disvolvi la reguligan rolon de impostado en ekonomio kaj distribuo, kaj fine oni devas levi la regkapablon de la imposta sistemo kaj kvaliton de la impostistoj kaj dignon de la impostaj administrantoj.