Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La dua internacia urĝsava taĉmento de Ĉinio
en Banda Aceh

Vespere de la 11-a de januaro la dua internacia urĝsava taĉmento de Ĉinio atingis Indonezion. Matene de la sekvanta tago la ĉina taĉmento hisis la nacian flagon de Ĉinio en sia kampadejo kaj tuj komencis la urĝsavan laboron.

Ĉi-foje venis al Indonezio 35 personoj (ĉefe urĝsavaj medicinistoj kaj kontraǔepidemiaj laborantoj). Same kiel la unua taĉmento ili alfrontas malpuran medion kaj proviantajn malfacilojn. Mankas al ili trafikiloj. Kaj krom tio tie regas varmego kaj ofte falas pluvego.

Je 70 km for de Banda Aceh estas urbeta hospitalo, kie laboris 5 kuracistoj, sed 4 el ili mortis en la cunamo kaj tie restas nur unu kuracisto kaj kelkaj flegistinoj. La ĉina urĝsava taĉmento portis al la hospitalo medicinajn ekipaĵojn kaj medikamentojn kaj faris kuracan servon al malsanuloj kune kun la lokaj medicinistoj.

La unua urĝsava taĉmento flugis al Banda Aceh la 31-an de decembro. En la pasintaj 11 tagoj ili kuracis proksimume 7000 malsanulojn, helpis por restarigi 3 hospitalojn, liveris al la humanisma establo de UN kelke da raportoj pri takso de la lokaj katastrofaj statoj, traktis dekojn da kadavroj kaj raportis al UN kaj la loka registaro analizon pri la posttertremoj. Samtempe kun tio ili faris vastan internacian kunlaboron por fari urĝan savadon.