Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio voĉis por 10 gravaj sciencaj novaĵoj
de Ĉinio kaj tiuj de la mondo en 2004

La 13-an de januaro 584 membroj de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj Ĉina Akademio de Inĝenierio voĉis por 10 gravaj sciencaj novaĵoj de Ĉinio kaj tiuj de la mondo en 2004. La rezulto estas jena:

La 10 gravaj sciencaj novaĵoj de Ĉinio estas ekuzo de la altkvalita komputilo funkcianta 1000 miliardojn da fojoj sekunde; ekfunkcio de la unua nuklea elektrejo farita de Ĉinio mem; kompleta ekfunkcio de la pipelino de natura gaso el okcidenta Ĉinio al la orienta; lanĉo de la sekva-generacia trunka interreto CERNET 2; sukcesa lanĉo de la satelito “Esplorado-2” kaj realiĝo de la plano “Esplorado per du satelitoj”; sukcesa esplorado de nano-teknologia materialo; sukcesa esplorado de subakva altpreciza lokaliz-pilota sistemo; eltrovo de membran-protein-kristala strukturo; kvantum-telekomunika teknologio de Ĉinio atingis mondan nivelon; kaj la ole-gasa esplorado en ĉinaj maroj.

La 10 gravaj sciencaj novaĵoj de la mondo estas eltrovo de akvaj postsignoj sur Marso; supersona aviadilo de Usono flugis pli ol 10 mil kilometrojn hore; la unua spacoŝipo eniris en la orbiton de Saturno; unuafoja klono de homa trunka ĉelo; observo de unuopa elektrono per nukle-magneta resonanco; teknika fabrikado de hidrogeno en larĝa skalo per nuklea reaktoro; foto-bazita telekomunika teknologio; eltrovo de la plej malproksima ĉielkorpo en la suna sistemo; esplorado pri antikorpo kontraŭ aidos-viruso; kaj eltrovo de la unua molekula motoro, kiu povas ĉesi aŭ paŭzi.