Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Sukcesa praktiko de la principo “Unu lando
kaj du sistemoj” en Makao

La 16-an de januaro, portugala prezidanto Jorge Sampaio diris en Makao, ke la principo “Unu lando kaj du sistemoj” estas sukcese praktikata en Makao kaj la Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Portugalio kaj ĉiuj artikoloj de la fundamenta leĝo de la Makaa Speciala Administra Distrikto estas bone realigataj kaj observataj.

Posttagmeze de la 16-a de januaro Jorge Sampaio atingis Makaon kaj vespere de la sama tago intervidiĝis kun Edmund Ho Hau-wah, estro de la Makaa Speciala Administra Distrikto. Post tio ili kune akceptis ĵurnalistojn. Jorge Sampaio diris, ke li estas tre ĝoja denove viziti Makaon kaj propraokule vidis ĝian progreson kaj konvinkiĝis pri ĝia alta aŭtonomeco kaj pri tio, ke la loko estas regata de makaanoj mem. Li diris, ke tio montras, ke la principo “Unu lando kaj du sistemoj” estas sukcese praktikata en Makao.

Li diris, ke la Kunveno pri Ekonomi-komerca Kunlaboro inter Guangdong, Makao kaj Portugalio en 2005, komencota la 17-an de januaro, refoje konfirmos la rolon de Makao kiel ponto kaj platformo, kaj li kredis, ke la entreprenoj de Portugalio, Makao kaj ĉeftero de Ĉinio havos pli da ŝancoj por disvolviĝo.

Edmund Ho Hao-wah diris, ke la du flankoj multe diskutis pri daǔra kunlaboro kaj aliaj kostruecaj problemoj. Li kredis, ke la vizito de Jorge Sampaio estos utila al Makao en ĝia kunlaboro kun Portugalio, landoj kies loĝantoj parolas la portugalan lingvon, Eǔropa Unio kaj la ĉeftero de Ĉinio.

Invitite de ĉina prezidanto Hu Jintao, Jorge Sampaio vizitis Ĉinion de la 11-a ĝis la 17-a de januaro.