Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Pri sekura produktado en Ĉinio

La 17-an de januaro en la gazetara konferenco okazigita en la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro vicestro de la Ŝtata Administracio pri Kontrolo de Sekura Produktado de Ĉinio Liang Jiakun konigis la sekuran produktadon de Ĉinio en 2004 kaj ĉefan enhavon de tiu laboro en 2005.

Li diris, ke en 2004 la sekura produktado de Ĉinio, ĝenerale dirite, estis stabila kaj tendencis al pliboniĝo. La totala kvanto de la akcidentoj malpliiĝis, la sekureco de industriaj, minejaj kaj komercaj entreprenoj tendencis al pliboniĝo kaj la sekureco de la koncernaj industrioj kaj kampoj atingis ian sukceson. La sekureco en multaj provincoj kaj aǔtonomaj regionoj estis kompare stabila. La kvanto de diversaj akcidentoj kaj nombro de la mortintoj de la tuta lando malleviĝis kompare kun tiuj en 2003.

En 2004 la sekura produktado de Ĉinio progresis ĉefe en la jenaj sferoj: Unue, Ĉinio faris novan provon por perfektigo de sekura produktado, intensigis la respondecan sistemon pri sekura produktado de la divers-nivelaj registaroj, publikigis serion da ekonomiaj politikoj pri sekura produktado kaj sukcese komencis urĝsavan laboradon; due, Ĉinio faris normigon de prisekura kvalito en diversaj entreprenoj kaj intensigis laboradon pri sekura investo kaj trejnado de sekuriga laboro; trie, Ĉinio faris sukcesan konstruadon de prisekuraj leĝoj, sistemo kaj trupo kaj tiun de la subtena sistemo; kvare, Ĉinio profundigis fakan reguligon de sekura produktado; kaj kvine evidentiĝis la kultura konstruado pri sekura produktado kaj fundamente formiĝis la socia etoso “Amu la homan vivon kaj atentu la sekurecon”.

Sed la tutlanda situacio de sekura produktado restis serioza kaj gravaj kaj ekstreme gravaj akcidentoj ne estis efike bremsitaj kaj precipe en la kvara trimestro de 2004 okazis pluraj gravaj malignaj akcidentoj, pri kiuj la registaro nun faras enketadon.

Liang Jiakun traktis ankaŭ ĉefan enhavon de la sekura laborado en 2005: Unue, surbaze de firma tenado de la scienca koncepto pri disvolviĝo kaj intensigo de la regkapabla konstruado efektivigi la prisekuran respondecan sistemon de diversaj niveloj; due, intensigi la laboron en la bazoj kaj difini la taskojn de la entreprenoj; trie, doni grandan atenton al plibonigo de la sekurigaj rimedoj kontraŭ karbomineja gas-eksplodo; kvare, profundigi fakan reguligon pri sekura produktado; kvine, praktiki la strategion pri labor-sekurigo pere de sciencoj kaj tekniko kaj akceli scienc-teknikan progreson pri sekura produktado; sese, intensigi la kulturan konstruadon pri sekura laboro kaj levi la kulturan kvaliton de la tuta popolo pri sekureco; kaj sepe, perfektigi la kontrolon kaj administradon de sekura laboro kaj kontrolan sistemon de la karbominejoj.