Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina Scienca Ekspedicio atingis supron
de DOME-A en Antarkto

La 18-an de januaro, 2005, la 21-a Ĉina Scienca Ekspedicio Kunlun por Esplori la Antarktan Glacian Tegaĵon atingis supron de DOME-A en la interna parto de Antarkto. Kartografo de la Wuhan-a Universitato Zhang Shengkai informis, ke la konkreta pozicio atingita de la ekspedicio estas 77º21’11”E, 80º22’S. La loko estas 4093 m super la marnivelo. 12 ĉinaj bravuloj tie staras, kio montras, ke Ĉinio estas la unua lando, kies ekspedicio atingis ĝin per iro de la tervojo por fari sciencan esploradon.

DOME-A estas loko, kie la glacia tegaĵo estas la plej alta super la marnivelo en la interna parto de Antarkto, kun tre malbona klimato. La 25-an de oktobro 2004 la 21-a ĉina scienca ekspedicio faris grandskalan esploradon en Antarkto kaj samtempe sendis bonkvalitan taĉmenton al supro de DOME-A por fari sciencan esploradon. La taĉmento penadis 81 tagojn, venkis multe da malfaciloj kaj finfine atingis la celon.