Unua paĝo >> Aktualaĵoj


8 ĉinoj estis forkaptitaj en Irako

La 18-an de januaro la ĉina ambasadorejo en Irako konfirmis, ke 8 ĉinoj estis forkaptitaj en Irako, kaj esprimis, ke ĝi faros ĉion eblan por savi la forkaptitojn. La ambasadorejo jam sendis delegitojn al la islama patriarka societo, kiu helpis savi forkaptitajn ĉinojn en Irako antaŭ nelonge, por interkonsiliĝi pri la evento.

Proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio Kong Quan diris al raportistoj, ke Ĉinio ekstreme zorgas pri la afero. La ĉina popolo ĉiam estas amika al la iraka popolo kaj simpatias ĝin. La ĉina registaro ĉiam bazas sian sintenon sur protektado de la fundamentaj interesoj de la iraka popolo en traktado de la iraka problemo. La 8 forkaptitoj estas ordinaraj ĉinoj, kiuj individue iris al Irako por labori. Ne trovinte laboron, ili estis forlasontaj Irakon per luita veturilo. La ĉina registaro esperas, ke ili estos liberigitaj kiel eble plej baldaŭ. La Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio estas ĉiamaniere penanta por savi ilin.