Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio ĉiamaniere penas savi la forkaptitojn en Irako

Informiĝinte, ke 8 ĉinaj civitanoj estis forkaptitaj en Irako, ĉinaj prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro Wen Jiabao montris grandan zorgon kaj faris ordonon la 19-an de januaro al la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio kaj la Ĉina Ambasadorejo en Irako, ke ili tuj alprenu ĉiajn efikajn rimedojn por savi la forkaptitojn.

Nun la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, la Ĉina Ambasadorejo en Irako kaj aliaj rilataj flankoj estas en streĉa klopodadon por savi la forkaptitojn per diversaj kanaloj.