Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La medicina urĝsava taĉmento de Ĉinio finis sian laboron en Srilanko

La 19-an de januaro la medicina urĝsava taĉmento de Ĉinio, plenuminte sian humanisman helpon al Srilanko, revenis de Kolombo al Ĉinio.

La 18-an de januaro la ministro de la Ministerio de Sano de Srilanko intervidiĝis kun la ĉina taĉmento esprimante dankon al Ĉinio kaj la ĉina popolo pro la senegoisma helpado al Srilanko. Je la nomo de la srilanka registaro li prezentis al Sun Guoxiang, ĉina ambasadoro en Srilanko, lerteron por esprimi dankon al la taĉmento sendita de la ĉina registaro, kiu faris gravan kontribuon por kuraco kaj prevento de malsanoj en malfacilaj kondiĉoj post la katastrofo en Srilanko.

La ĉina taĉmento prezentis al la Ministerio de Sano de Srilanko raporton pri la kuraco kaj prevento de malsanoj kaj proponojn rilate tiujn flankojn.

La taĉmento el 17 membroj, inkl. de 3 medicinistoj el Makao, akceptis 2060 homojn en Srilanko kaj vizitis multajn lokojn de la lando por fari sterilizadon, analizon de akvo kaj enketon pri infektaj malsanoj.