Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina kaj afgana prezidantoj reciprokis mesaĝojn okaze de la 50-jara jubileo de stariĝo de la diplomatiaj rilatoj

La 20-an de januaro ĉina prezidanto Hu Jintao kaj afgana prezidanto Hamid Karzai reciprokis mesaĝojn por festi la 50-jaran jubileon de stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Hu diris en la mesaĝo, ke dum la 50 jaroj post la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Afganio, la du landoj spertis grandajn ŝanĝiĝojn internaciajn kaj enlandajn, sed la rilatoj de la du landoj daŭre disvolviĝas surbaze de la 5 principoj pri paca kunekzistado kaj kuna klopodo de la du flankoj. Post fondiĝo de la nova registaro de Afganio, Ĉinio kaj Afganio rapide restarigis kaj daŭre disvastigas siajn interŝanĝon kaj kunlaboron en la politika, ekonomia kaj aliaj kampoj. La interrilatoj de la du landoj eniris en novan periodon de disvolviĝo.

Ĉar Ĉinio kaj Afganio estas amikaj najbaroj, plifirmigi kaj progresigi la amikajn interrilatojn kaj kunlaboron por reciproka utilo de la du landoj estas definitiva politiko de la ĉina registaro. La ĉinaj registaro kaj popolo daŭre subtenos pacan procezon de Afganio, partoprenos ĝian postmilitan rekonstruadon kaj klopodos kune kun la afganaj registaro kaj popolo por antaŭenpuŝi la interrilatojn inter la du landoj en la nova jarcento.

Karzai diris en sia mesaĝo, ke estas ege ĝojige, ke la amikaj najbaroj Afganio kaj Ĉinio kune celebras en sincera kaj amika etoso la 50-jaran jubileon de stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Jam de longe Afganio kaj Ĉinio havas amikajn rilatojn. De antikve la du landoj bazas siajn interrilatojn sur amikeco, reciproka utilo, kunlaboro kaj reciproka respekto. Afganio esperas, ke la amikaj interrilatoj de la du landoj povos plie disvolviĝi.