Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinaj ostaĝoj sekure revenis en la ĉinan ambasadorejon en Irako

La 23-an de januaro Kong Quan, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke vespere de la 23-a de januaro la liberigitaj 8 ĉinaj ostaĝoj sekure revenis en la ĉinan ambasadorejon en Irako. Nun ilia sanstato estas bona. La ambasadorejo aranĝos ilian revenon al la patrio kiel eble plej rapide.

Kong diris, ke Ĉinio ĝojas pro la liberiĝo de la 8 ĉinaj ostaĝoj kaj dankas ĉiujn personojn, kiuj klopodis por liberigi ilin. Li emfazis, ke post ilia kidnapiĝo prezidanto Hu Jintao, ĉefministro Wen Jiabao kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ordonis la koncernajn departementojn de Ĉinio senprokraste alpreni efikajn rimedojn por fari savadon. La Ministerio de Eskteraj Aferoj de Ĉinio kaj ĉinaj ambasadoj en la landoj proksimaj al Irako faris multajn laborojn per diversaj kanaloj kaj faris ĉion eblan por savi ilin.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio deziras baldaŭan stabiliĝon de la iraka situacio kaj subtenas la rekonstruadon de Irako. Ĉinio volontas fari sian penadon kune kun la internacia socio por bone solvi la irakan problemon.