Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Unua strategia dialogo inter Ĉinio kaj Hindio

En la 24-a de januaro okazis la unua strategia dialogo inter Ĉinio kaj Hindio en Nov-Delhio, Hindio. Wu Dawei, vicministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, kaj Shhyam Saran, diplomatia sekretario de Hindio, interŝanĝis opiniojn rilate al gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj zorgataj de ambaŭ landoj kaj atingis vastajn komunajn konojn.

Dum la interparolo ili anoncis respektive sian diplomatian politikon kaj akcelis interkompreniĝon. Ili interŝanĝis ankaŭ opiniojn pri la interrilatoj de Ĉinio kaj Hindio kaj konsentis kune klopodi por levi la duflankajn interrilatojn al nova nivelo.

En la nomo de la ĉina registaro, Wu Dawei esprimis sinceran konsolon al Hindio pro ĝia sufero de granda perdo kaŭzita de cunamo en la Hindia Oceano.