Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina antarkta aŭtomata stacio sendis meteorologiajn materialojn

Antaŭ nelonge la Ĉina Meteorologia Buroo publikigis, ke la 21-a Ĉina Scienca Ekspedicio por esplori Antarkton jam starigis aŭtomatan meteorologian stacion sur la plej alta loko de la antarkta glacia tegaĵo kaj nun la stacio funkcias normale kaj sendis materialojn pere de satelito. La Ĉina Meteorologia Akademio jam ricevis la unuajn materialojn senditajn de la stacio kaj per ili plenigis la blankon de la meteorologia observado en tiu regiono.

La nomita stacio estis starigita de la ĉina scienca ekspedicio sur la plej alta loko de la antarkta glacia tegaĵo (80º3672S, 77º5392E) la 17-an de januaro. La loko altas je 4093 metrojn super la marnivelo. La materialoj montras, ke tie la surtera temperaturo estas –32.4ºC, relativa humideco estas 17%, kaj vento blovas de sude, je 1.9 m sekunde.