Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio informis pri la nacia ekonomio en 2004

La 25-an de januaro en la gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro Li Deshui, estro de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio, diris, ke laŭ nekompleta statistiko, en 2004 la ĝenerala enlanda produktovaloro estis 13650 miliardoj da juanoj, je 9.5% pli multe ol en 2003. La nacia ekonomio estis fruktodona. Tio montriĝas ĉefe en jenaj 8 flankoj:

I. La agrikultura produkto multe disvolviĝis kaj Ĉinio havis riĉan rikolton de greno. En 2003 la totala produktokvanto de greno estis 469.5 miliardoj da kilogramoj, je 38.8 miliardoj da kilogramoj pli multe ol en 2003. La kresko estis 9%.

II. La industria produkto stabile kaj rapide kreskis. La profito de entreprenoj daŭre pligrandiĝis. En 2004 la pliigita industria valoro estis 6281.5 miliardoj da juanoj, je 11.5% pli multe ol en 2003, kaj la produktovalora kresko de grandaj kaj mezgrandaj entreprenoj iom malleviĝis kompare kun 2003.

III. La investa kresko de fiksaj kapitaloj iagrade malleviĝis. En 2004 la investo de fiksaj kapitaloj atingis 7007.3 miliardojn da juanoj, je 25.8% pli multe ol en 2003, sed la kresko malleviĝis je 1.9%.

IV. Rapidiĝis la prezaltiĝo. En 2004 la konsuma prezaro de la loĝantoj leviĝis je 3.9% pli multe ol en 2003, kaj la kresko estis je 2.7% pli alta ol en 2003. La urba prezaro leviĝis je 3.3% kaj la kampara je 4.8%.

V. La konsuma merkato estis stabila kaj vigla. En la tuta jaro la totala vendovaloro de podetalaj konsumaĵoj estis 5395 miliardoj da juanoj, je 13.3% pli multe ol en 2003. Se oni enkalkulas la prezaltiĝon, la efektiva kresko estis 10.2%, je 1% pli rapide ol en la pasinta jaro.

VI. Rapide kreskis la ekstera komerco. En 2004 la totala importo- kaj eksportovaloro estis 1154.7 miliardoj da usonaj dolaroj, je 35.7% pli multe ol en 2003, kaj la favora saldo estis 32 miliardoj da usonaj dolaroj, je 6.5 miliardoj da usonaj dolaroj pli multe ol en 2003.

VII. La enspezo de urbanoj kaj kamparanoj kreskis kompare rapide. En 2004 la disponebla pokapa enspezo de urbanoj estis 9422 juanoj, je 7.7% pli multe ol en 2003, kaj la pokapa enspezo de kamparanoj estis 2936 juanoj, je 6.8% pli multe ol en 2003.

VIII. Pliboniĝis la situacio de laborigo en la urboj. Laŭ statistiko de la Ministerio de Laboro kaj Socia Garantio 9.8 milionoj da homoj ricevis laborpostenon en la urboj en 2004, je 0.8 miliono pli multe ol antaŭvidite, kaj 4.2% da urbanoj registris sian senlaborecon jarfine de 2004, je 0.1% malpli multe ol en la fino de 2003.

Li Deshui diris, ke en 2005 la nacia ekonomio supozeble disvolviĝos ankoraŭ stabile kaj rapide kaj la prezaro altiĝos milde.