Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La ĉina registaro konfirmis la promesojn de helpo al la katastrofitaj landoj en ilia rekonstruado

La 26-an de januaro raportistoj estis informitaj de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, ke laŭ la peto de la landoj katastrofitaj de la cunamo de la Hinda Oceano, Ĉinio jam komencis ĉiuflanke la helpadon al la rekonstruado de tiuj landoj.

La ĉina registaro konfirmis la jenajn promesojn: konstrui en Indonezio simplajn lernejojn kaj starigi kontrolan kaj alarman sistemojn de tertremo kaj cunamo; konstrui en Tajlando kabanojn; ripari fiŝhavenon en Srilanko; kaj konstrui loĝdomojn en Maldivoj.

Antaŭ tio la ĉina registaro jam sendis tri esplorgrupojn al Srilanko, Maldivoj, Indonezio kaj Tajlando por helpi tiujn landojn en ilia enketado pri la damaĝo de la katastrofo kaj planado de rekonstruado. La kondiĉoj estas malbonaj, sed la grupanoj laboras energie. La ĉina registaro kiel eble plej baldaŭ ellaboros konkretajn projektojn de rekonstruado post analizo pri la enketado de la grupoj.