Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 8 ĉinaj civitanoj ostaĝintaj en Irako sekure revenis la patrion

Vespere de la 26-a de januaro la 8 ĉinaj civitanoj, ostaĝintaj en Irako, sekure revenis en Fuzhou, Fujian-provinco, kaj en la sama vespero revenis ĉiu sian hejmon.

Ili estis apartaj laboruloj de Pingtan-gubernio, Fujian-provinco. Ili laboris en Irako, sed meze de januaro, kiam ili luis aŭton por forlasi Irakon kaj veturi al Jordanio, ili estis kidnapitaj.

Ilia kidnapiĝo vekis grandan atenton de la ĉinaj gvidantoj kaj ordinaraj ĉinoj. Post ilia kidnapiĝo prezidanto Hu Jintao, ĉefministro Wen Jiabao kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ordonis la koncernajn departementojn de Ĉinio senprokraste alpreni efikajn rimedojn por fari savadon. La Ministerio de Eskteraj Aferoj de Ĉinio kaj ĉinaj ambasadoj en la landoj proksimaj al Irako faris ĉion eblan per diversaj kanaloj por savi ilin. Post granda penado la 8 ĉinaj ostaĝoj estis liberigitaj kaj la 23-an ili estis transdonitaj al Ĉinio. Matene de la 25-a, akompanate de speciala laborgrupo de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio ili ekflugis en Bagdado, trapasis Jordanion kaj revenis Ĉinion.