Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Sukcesis flugado inter la ĉeftero de Ĉinio kaj Taiwan en la unua tago por la Printempa Festo

La 29-an de januaro la pasaĝera aviadilo luita de Taiwan-aj entreprenistoj por la Printempa Festo, CA1086 de CAAC, forlasis aerodromon de Gaoxiong kaj je la 19-a horo revenis en la ĉefurban aerodromon de Pekino kaj post 40 minutoj la pasaĝera aviadilo BR1715 de la Aviada Kompanio Changrong de Taiwan surteriĝis en flughaveno de Taibei, transportinte pasaĝerojn de Pekino. Ĝis tiam plenumis sian taskon ĉiuj pasaĝeraj aviadiloj transporti Taiwan-ajn entreprenistojn en la unua tago antaŭ la Printempa Festo. La 9 pasaĝeraj aviadiloj de 8 aviadaj kompanioj de la ĉeftero kaj Taiwan plenumis la taskon transporti 2200 Taiwan-ajn entreprenistojn kaj iliajn familianojn.

Ĉi-jare la flugado por la Printempa Festo ne plu pashaltas en Hongkong kaj multiĝis la pasaĝeraj aviadiloj kompare kun 2003. Oni opiniis, ke ĉi-jare la flugado estas facila kaj la pasaĝeroj ŝparas ne nur tempon, sed ankaŭ monon.

Tio estis la unua fojo por la pasaĝeraj aviadiloj de la ĉeftero de Ĉinio flugi al Taiwan en la pasintaj 56 jaroj. Multe da Taiwan-aj entreprenistoj prefere flugis per tiaj aviadiloj por propraokule sperti tiun signifoplenan tempon, kio tre prosperigis la flugadon. La flugado daŭros ĝis la 20-a de februaro. La ĉeftero de Ĉinio kaj Taiwan havas ĉiu 6 aviadajn kompaniojn en tiu entreprenado. Taiwan-anoj diris, ke ili deziras, ke la rekta flugado estu ankaŭ en aliaj festoj kaj kiel eble plej baldaŭ realiĝu la rektaj flugado, poŝtado kaj komercado ambaŭflanke de la markolo.