Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Pri ĉinaj agrikulturo kaj vilaĝoj

La 31-an de januaro, Chen Xiwen, respondeculo de la gvida grupo pri financo kaj ekonomio de la centra registaro de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco pri la nunaj agrikulturo kaj vilaĝaj politikoj, ke komence de 2004 la ĉina registaro publikigis la dokumenton n-ro 1 pri agrikulturaj kaj vilaĝaj problemoj, kies ĉefa enhavo estis nuligi la agrikulturan imposton super specialaj produktaĵoj, escepte de tiu super tabako, malpliigi aŭ nuligi agrikulturan imposton, doni financan subvencion al la kamparanoj, kiuj sin okupas pri grena kulturado kaj aĉetas bonrasajn semojn kaj grandajn agrikulturajn maŝinojn. Tiuj politikoj estas tre favoraj al la kamparanoj. Kaj dank’ al praktikado de tiuj politikoj la pokapa kamparana enspezo superis la deziritan celon (5%). Tio markis, ke pro la makroskopa reguligo, la progreso de la ĉina agrikulturo kaj la grena pliprodukto kaj plienspezo de la kamparanoj ludis gravan rolon por la ekonomia kaj socia stabileco kaj disvolviĝo. Jenaj kvar faktoroj kune ludis sian rolon por garantii la grenan pliprodukton kaj kamparanan plienspezon. Ili estas politikoj, laboro, prezaltiĝo kaj klimato. La prezaltiĝo kaj klimato ne estas ĉiam favoraj al agrikulturo kaj kamparanoj. En la lastaj jaroj reduktiĝis agroj, kadukiĝis iuj akvoutiligaj instalaĵoj, mankis konservitaj agrokulturaj scienc-esploraj atingoj, estis nekompleta la teknik-populariga sistemo, kaj pro ĉiuj tiuj faktoroj la grena produktiveco malkreskis kompare kun la fina periodo de la 90-aj jaroj. Pro tio sen intensigo de la agrikulturaj sintezaj fortoj la ŝtata grena sekureco estos minacata.

Chen Xiwen diris, ke la dokumento n-ro 1 en 2005 havas plurajn postulojn pri intensigo de la sinteza agrikultura produktiveco, tio estas, severe protekti agrojn kaj plibonigi la ekologian medion, intensigi la agrajn kaj akvoutiligajn instalaĵojn, akceli scienc-teknikan progreson de agrikulturo, plibonigi la konstruadon de fundamentaj instalaĵoj de trafiko, telekomuniko, merkato kaj ekzameno de agrikulturaj produktaĵoj, profundigi reguligon de la agrikultura kaj vilaĝa strukturo, energie disvolvi prilaboron de agrikulturaj produktaĵoj, intensigi trejnadon de kamparanoj por levi ilian kvaliton. Tiuj rimedoj estos ne nur utilaj al la stabila pliprodukto de greno, sed ankaŭ al levo de la efiko kaj konkurencpovo de agrikulturo kaj plienspezo de la kamparanoj.