Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio pri la sesflanka intertraktado

La 1-an de februaro Kong Quan, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco en Pekino, ke Ĉinio faras senlacan penadon por la sesflanka intertraktado. Li deziris, ke la ĉina penado estos aktive subtenata de la aliaj flankoj por krei bonajn atmosferon kaj kondiĉojn kun la celo kiel eble plej baldaŭ okazigi la sesflankan intertraktadon.

Kong diris, ke Ĉinio tenas striktan kontakton kun la aliaj 5 flankoj kaj senĉese interŝanĝas opiniojn pri kuna penado por krei pozitivajn kondiĉojn kaj pri la sesflanka intertraktado. Krom tio inter la Korea Popoldemokratia Respubliko kaj Japanio estas historiaj problemoj. Tiuj problemoj estas komplikaj kaj nesolvitaj dum longa tempo. Ĉinio proponas, ke ili solvu tiujn problemojn pere de interparolo kaj kune ludu pozitivan rolon por garantii la stabilecon de Nordorienta Azio kaj akceli la sesflankan intertraktadon.