Unua paĝo >> Aktualaĵoj


4 marĉoj de Yunnan-provinco enlistigitaj en la katalogo de gravaj marĉoj de la mondo

Antaŭ nelonge la Forstokultura Departemento de Yunnan-provinco, Ĉinio, publikigis, ke aprobite de la sekretariato de la internacia “Pakto pri Marĉoj”, 4 altebenaĵaj marĉoj de Ĉinio, estis enlistigitaj en la katalogo de gravaj marĉoj de la mondo.

Tiuj 4 marĉoj estas en Yunnan-provinco. Ili estas la Ŝtata Naturparko Dashanbao kaj Provincaj Naturparkoj Napahai, Bitahai kaj Lashihai. Ili ĉiuj situas en la supra baseno de Yangzi-rivero. La lokoj estas taŭgaj por vivteni nigrakolajn gruojn, nigrajn cikoniojn kaj aliajn rarajn akvobirdojn de la mondo.

La marĉoj estas unu el la gravaj ekologiaj sistemoj kaj vivmedioj por la homoj kaj aliaj vivaĵoj. Ili ne nur donas abundon da materialoj por la homaj vivo kaj produktado, sed ankaŭ ludas pozitivan rolon en batalo kontraŭ superakvo, reguligo de la akvokvanto de la riveroj, bremso de poluado, reguligo de klimato, protekto de grundo kontraŭ erozio kaj beligo de la medio. Oni nomas ilin reno de la terglobo.

Ĉinio estas unu el la subskribintoj de la internacia “Pakto pri Marĉoj”. Aliĝinte al la pakto, Ĉinio akiris rimarkindajn sukcesojn en protekto de la marĉoj. Nun 30 ĉinaj marĉoj legiĝas en la katalogo de gravaj marĉoj de la mondo.