Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinaj pacdefendaj policistoj en Kosovo akiris medalon de UN

La 2-an de februaro ĉinaj pacdefendaj policistoj en Kosovo akiris pacdefendan medalon de UN. La honoriga ceremonio okazis en Priŝtino, ĉefurbo de Kosovo. Ĉefo de la speciala grupo de UN en Kosovo kaj Wang Debao, ĉina armea ataŝeo en Serbio kaj Hercegovino, pendigis bluan pacdefendan medalon al 19 ĉinaj policistoj.

La ceremonion ĉeestis proksimume 80 personoj, inkluzive de du vicĉefoj de la speciala grupo de UN en Kosovo, reprezentantoj de pacdefendaj policistoj de UN el aliaj 49 landoj en Kosovo kaj tieaj ĉinoj. La ĉefo de la speciala grupo de UN alte taksis la eminentan laboron de la 19 ĉinaj policistoj en la loka pacdefendo kaj dankis, ke ili bone plenumis la taskon por mondpaco en loko malproksima de ilia hejmo.

Aprile de 2004 Ĉinio sendis unuajn pacdefendajn policistojn al Kosovo. Nun ili sin okupas pri enketo de militaj krimoj en la koncerna regiono, enketo pri perdiĝintoj, ekzameno pri en- kaj ellandiĝo, protekto de virinoj kaj infanoj kaj aliaj taskoj. La rigora disciplino, elstara laborstilo kaj eminenta laboro de la ĉinaj policistoj en la pasinta jaro estis alte taksataj kaj laŭdataj de UN kaj la tieaj loĝantoj.