Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao akceptis Banĉen Erdini la 11-an

La 3-an de februaro ĉina prezidanto Hu Jintao akceptis Banĉen Erdini la 11-an en Pekino.

Antaŭ ĉio Hu deziris feliĉajn Printempan Feston kaj Novjaron laŭ la tibeta kalendaro kaj, en la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj Ŝtata Konsilantaro, esprimis varman saluton al la patriotaj personoj de la lamaisma rondo kaj tibeta popolo. Banĉen Erdini la 11-a respektoplene donacis al Hu Jintao blankan silkan rubandon kaj raportis al li sian progreson en la pasintaj 10 jaroj post la surtroniĝo. Hu gratulis lin pro lia progreso en lernado kaj memkulturado.

Hu diris, ke la Centra Komitato de la Kompartio kaj la centra registaro multe zorgas pri Banĉen Erdini la 11-a kaj ĉiuj aliaj tibetanoj. Li diris, ke la tibeta lamaisma rondo metis grandan esperon sur Banĉen Erdini la 11-an. Hu sincere deziris, ke li bone kresku kaj rapide progresu. Hu faris 3 postulojn al li. Hu esperis, ke li prenos Banĉen Erdini la 10-an kiel ekzemplon, heredos kaj disvolvos la glorajn patriotismajn tradiciojn, faros kontribuon al firmigo de la nacia unueco kaj defendo de la ŝtata integreco kaj fariĝos modelo patriotisma kaj religia. Hu esperis ankaŭ, ke li faros daŭran memkulturon por konformiĝi al la epoka evoluo kaj socia progreso, firme memoros instruojn de la pasintaj generacioj, observos la budhisman principon pri egaleco kaj humanismo, zorgos pri la socio kaj popolo, estos modesta kaj diskreta, defendos la patrion kaj popolon por akiri estimon de la religianoj. Hu esperis fine, ke li daŭre lernos religiajn kaj kulturajn sciojn kaj aktive penados por konformigi lamaismon kun la socialisma socio.

Dum renkontiĝo kun la ŝtata prezidanto Banĉen Erdini la 11-a diris, ke li certe firme defendos la patrian integrecon kaj nacian unuecon, pli diligente lernos religiajn, sciencajn kaj kulturajn sciojn, donos grandan atenton al memkulturado kaj konduto por esti bona viva budho patriotisma kaj utila al la patrio kaj popolo.