Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Raportistoj estos bonvenaj al la sesioj
de la Tutlanda Popola Kongreso kaj
la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco en marto de 2005

La 4-an de februaro la ĝeneralaj oficejoj de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) de Ĉinio kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) deklaris, ke la Tria Sesio de la Deka TPK kaj la Tria Sesio de la Deka Tutlanda Komitato de ĈPPIK inaŭguriĝos en la 5-a kaj 3-a de marto respektive, en Pekino.

Raportistoj ĉinaj kaj eksterlandaj estos bonvenaj al la sesioj. La du sesioj establos gazetaran centron en la Ĉina Scienca kaj Teknologia Halo (adr.: 3#, Fuxinglu-strato, Pekino, Ĉinio; telefonnumero: +86-10-68518822) por akcepti ĉinajn kaj eksterlandajn raportistojn kaj aranĝi iliajn intervjuojn dum la sesioj.

Por raporti pri la du sesioj, raportistoj de la ŝtata ĵurnalismo de Ĉinio devas peti de la centro, dum la raportistoj de la lokaj delegacioj devas peti pere de la respektivaj delegacioj. Raportistoj de Hongkong kaj Makao petu respektive de la deputitejoj de la Centra Popola Registaro de Ĉinio en la Specialaj Distriktoj de Hongkong kaj Makao. Fremdlandaj raportistoj en Ĉinio devas peti de la centro.

Raportistoj el Taiwan devas peti de la Ĝenerala Oficejo pri Taiwan-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro. Fremdlandaj raportistoj devas peti de la ĉinaj ambasadorejoj, deputitejoj de la Ministerioj de Eksteraj Aferoj de Ĉinio en Hongkong kaj Makao. La limdato por akcepto de peticio estos la 8-a de marto.