Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Liu Peng elektita kiel prezidanto de la Ĉina Olimpika Komitato

La 4-an de februaro 2005 la Ĉina Olimpika Komitato kunvenis kaj elektis Liu Peng kiel sian prezidanton kaj Yuan Weimin, eksan prezidanton de la Ĉina Olimpika Komitato, kiel sian honoran prezidanton.

La nova prezidanto promesis, ke li kaj ĉiuj liaj kolegoj kune laboros por kontribui al disvastigo de la olimpika spirito.

Li diris, ke en 2005 la Ĉina Olimpika Komitato alfrontos serion da penigaj taskoj: aranĝi gastigojn de la Olimpikoj en 2008, Vintra Azia Sport-kunveno en Changchun, 2007, Azia Sport-kunveno en Kantono, 2010 ktp. Profitante de tiuj ŝancoj, la Ĉina Olimpika Komitato harmonie popularigos amasajn sportojn kaj atletismon por akceli daŭran kaj kompletan evoluon de sportoj.