Unua paĝo >> Aktualaĵoj


800 mil homoj laboris en pluvo kaj neĝo por garantii glatan trafikon

La 15-a de februaro estis la lasta tago de la ferioj de la Printempa Festo. En tiu tago la nombro de pasaĝeroj de longdistanca vojaĝo en la tuta lando atingis 48.4 milionojn. Por garantii glatan trafikon 800 mil homoj laboris sur la trafika kampo en tiu pluva kaj neĝa tago.

Deĵoranto de la ŝosea departemento de la Ministerio de Trafiko informis, ke la 15-an de februaro urbanoj ekveturis hejmen de ekskurso kaj vizito al parencoj kaj parto da kamparano-laborantoj ekiris al laboro.

En la lastaj tagoj en suda Ĉinio pluvegis kaj en norda Ĉinio neĝegis. Tiu vetero malhelpis la trafikon. Pro tio la Ministerio de Trafiko postulis, ke diversnivelaj trafikaj administracioj kaj entreprenoj akurate startigu la urĝan trafikan projekton laŭ la vetero por garantii sekurecon de trafiko.

Diversnivelaj trafikaj administracioj tuj ekagis. 800 mil laborantoj de la trafika kampo antaŭtempe finis sian feriadon kaj revenis al sia posteno por garantii glatecon kaj sekurecon de trafiko.