Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio forte kondamnas la eksplodigon en Bejruto

La 15-an februare, Kong Quan, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco en Pekino, ke Ĉinio forte kondamnas la eksplodigon en Bejruto kontraŭ eksĉefministro Rafik Hariri de Libano en la 14-a kaj esprimas funebran saluton al Rafik Hariri kaj sinceran kondolencon al familianoj de Halili kaj aliaj viktimoj. Li esperis, ke eksplodigo ne influos la sekurecon kaj stabilecon de Libano.