Unua paĝo >> Aktualaĵoj


69.02 milionoj da ĉinoj turismis dum la feriado
de la Printempa Festo

Posttagmeze de la 16-a de februaro koncerna departemento publikigis “Statistikan raporton pri turismado dum la feriado de la Printempa Festo”. La statistiko farita de la ŝtataj turisma oficejo kaj statistika buroo montras, ke dum la feriado de la Printempa Festo 69.02 milionoj da homoj faris turismon en Ĉinio; la nombro de turistoj kreskis je 9.1% kompare kun tiu de la pasintjara Printempa Festo; la turisma enspezo, je 31.3 miliardoj da juanoj, je 8.1% plimultiĝis; la pokapa elspezo de la turistoj estis 453 juanoj.

Tianjin, Suzhou, Huangshan, Guilin kaj aliaj 27 preferataj turismaj urboj akceptis 29.55 milionojn da turistoj kaj enspezis 14.3 miliardojn da juanoj. La statistiko montras, ke la civila avidado de Ĉinio gajnis 1.85 miliardojn el la 31.3 miliardoj kaj la fevoja trafiko -- 1.67 miliardojn da juanoj. Pli ol 90% da turistoj estis kontentaj pri sia vojaĝo.