Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio esperas plej baldaŭ reokazigi la
ses-flankan intertraktadon

La 17-an de februaro, Kong Quan, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiam persistas en la starpunkto pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj protekto de ĝiaj stabileco kaj paco, esperante plej baldaŭ reokazigi la ses-flankan intertraktadon pere de diversflanka klopodo.

Ĵurnalisto demandis: La Korea Popol-demokratia Respubliko (KPDR) anoncis, ke ĝi jam posedas nukleajn armilojn. Tion Ĉinio ne volas vidi. Ĉu Ĉinio sentas minacon? Ĉu Ĉinio opinias, ke tio kaŭzos armilaran konkurencon en Orienta Azio? Ĉu Ĉinio, Usono kaj Koreio estas kunvenantaj tri-flanke por solvi la problemon?

Kong respondis, ke Ĉinio analizas kaj studas la anoncon faritan de KPDR en la 10-a de februaro. Li akcentis, ke Ĉinio ĉiam persistas en sia starpunkto pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj protekto de ĝiaj stabileco kaj paco. La problemo pri sennukleigo de la duoninsulo estis konfirmita en la ses-flanka intertraktado kaj aprobita de la internacia socio.

Kong emfazis, ke Ĉinio esperas plej baldaŭ reokazigi la ses-flankan intertraktadon,pere de diversflanka klopodo. La frukto de la ses-flanka intertraktado estis malfacile akirita, por tio oni faris tri interparolojn kaj koncenajn laborgrupajn kunvenojn. La fruktoj indas esti alte taksitaj kaj gardataj de ĉiuj flankoj.

Diversaj flankoj devas klopodi pere de la ses-flanka intertraktado por trakti la nuklean problemon de la duoninsulo kaj racian zorgon de KPDR pri ĝia sekureco sur la nuna bazo, kaj precipe KPDR kaj Usono devas esti sinceraj kaj flekseblaj en serĉado de solvoj akcepteblaj por ĉiuj flankoj por realigi sennukleigon de la duoninsulo.