Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Finiĝis la dumfesta rekta flugo inter la ĉeftero
kaj Taiwan de Ĉinio

30 minutojn post la 21-a horo de la 20-a de februaro, aviadilo de flugnumero HU7952 de Hainan-flugkompanio de Ĉinio atingis la Ĉefurban Internacian Flughavenon de Pekino plenuminte la lastan flugon por Taiwan-aj komercistoj inter Taiwan kaj la ĉeftero dum la Printempa Festo de 2005. Tio markis finiĝon de la ambaŭdirekta senhalta flugo de civila aviado inter la ĉeftero kaj Taiwan de Ĉinio, unuafoja en la lastaj 56 jaroj.

De la 29-a de januaro ĝis la 20-a de februaro 12 flugkompanioj de la ĉeftero kaj Taiwan faris 48 ir-reiran flugon kaj transportis 10773 komercistojn kaj iliajn familianojn de Taiwan. 6 flugkompanioj de la ĉeftero servis al 5224 pasaĝeroj kaj 6 flugkompanioj de Taiwan — 5549.

Dum la servo en la periodo de la Printempa Festo la civilaj flugkompanioj ambaŭflanke de Taiwan-markolo bone kunlaboris kaj rapide finis diversajn preparadojn en mallonga tempo por garantii sekurecon kaj sukceson de la flugo. La civilaj aviadoj ambaŭflanke de la markolo estis kontentaj pri la sukcesa plenumo de la flugado kaj esperas, ke oni havos rektan flugon ne nur en la Printempa Festo, sed ankaŭ en aliaj festoj kaj fine havos veran rektan flugon inter la ĉeftero kaj Taiwan.