Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio firme oponas la Usona-Japanan deklaron koncernantan Taiwan-an problemon

La 20-an de februaro, Kong Quan, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris al ĵurnalisto demandanta pri deklaro publikigita de Usono kaj Japanio koncernanta la Taiwan-an problemon, ke la 19-an de februaro usona-japana sekureca interkonsiliĝa komisiono kunvenis en Vaŝingtono kaj publikigis komunan deklaron, kiu enlistigis la pacan solvon de problemoj pri Taiwan-a Markolo per dialogo kaj altigon de milita travidebleco de Ĉinio en komunan strategian celon de Usono kaj Japanio en la Azi-Pacifika Regiono.

Kong Quan diris, ke Ĉinio serioze zorgas pri tio. La usona-japana milita alianco estas duflanka aranĝo formita en specifa historia kondiĉo de malvarma milito kaj ĝia ago ne devas transiri la kadron de la du flankoj. La ĉinaj registaro kaj popolo firme oponas la deklaron, kiu entenas la Taiwan-an problemon koncernantan suverenon, teritorian integrecon kaj ŝtatan sekurecon de Ĉinio.

Paco, disvolviĝo kaj kunlaboro estas dezirata de la ĉina popolo. Ĉinio esperas, ke Usono kaj Japanio sufiĉe konsideros la intereson kaj zorgon de aliaj landoj en la Azi-Pacifika Regiono kaj multe kontribuos por la paco kaj stabileco de tiu regiono, ke Usono kaj Japanio efektive observos sian promeson pri la Tawai-a problemo.

Ĉinio praktikas sendependan pacan diplomatian politikon kaj defensivan nacidefendan politikon kaj sendevie iros la vojon de paco kaj disvolviĝo. Ĉinio estas pozitiva forto por defendi mondpacon kaj akceli komunan disvolviĝon. Ajna malrespondeca diro pri la ĉina nacidefenda konstruado celanta defendon de la ŝtata sekureco kaj teritoria integreco estas nedeca kaj netenebla.