Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Wang Jiarui transdiris al Kim Jing-Il buŝan mesaĝon de Hu Jintao

La 21-an de februaro en Pjongjango Kim Jing-Il, ĝenerala sekretario de la Labora Partio de la Korea Popoldemokratia Respubliko, intervidiĝis kun Wang Jiarui, ministro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

Wang Jiarui transdiris al Kim Jing-Il buŝan mesaĝon de la ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao. En la buŝa mesaĝo Hu Jintao esprimis, ke Ĉinio kaj Koreio persistas sur la starpunkto de sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj defendo de paco kaj stabileco de la duoninsulo, kaj opinias, ke solvo de la nuklea problemo kaj racia zorgo de Koreio pere de la sesflanka intertraktado konformas al la fundamentaj interesoj de Ĉinio kaj Koreio. Hu Jintao esperas eviti pluan komplikiĝon de la situacio de la Korea Duoninsulo kaj kiel eble plej baldaŭ reokazigi la sesflankan intertraktadon.

Kim Jing-Il esprimis dankon pro la buŝa mesaĝo de Hu Jintao. Li pozitive taksis la klopodon de Ĉinio por defendi pacon kaj stabilecon de la Korea Duoninsulo. Kim Jing-Il esprimis, ke ne ŝanĝiĝas la starpunkto de Koreio persisti en sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj pace solvi la problemon per intertraktado, kaj ke Koreio neniam oponas kontraŭ la sesflanka intertraktado nek sin eltiras el la sesflanka intertraktado. En la venonta periodo, se pretiĝos kondiĉoj por la 4-a raŭndo de la sesflanka intertraktado, Koreio revenos al la intertraktado en ajna momento. Kim esperas, ke diversaj flankoj donos sufiĉan sincerecon kaj efektivan agadon.