Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina prezidanto Hu Jintao sendis konsolan mesaĝon al la irana prezidanto pro tertremo

La 22-an de februaro ĉina prezidanto Hu Jintao sendis al irana prezidanto Seyyed Mohammad Khatemi konsolan mesaĝon pro serioza tertremo.

Hu Jintao esprimis en la mesaĝo sinceran kondolencon al Seyyed Mohammad Khatemi kaj al la familianoj de la viktimoj en la tertremo kaj bedaŭron pro la mortintoj en la katastrofo.

Matene de la 22-a okazis tertremo de 6.4 gradoj en la provinco Kerman, sudoriente de Irano. La katastrofo mortigis 420 homojn kaj vundis 900 homojn. Supozeble grandiĝos la nombro de viktimoj, ĉar statistiko ne inkluzivas la bombron de viktimoj en 3 foraj kaj izalaj montvilaĝoj.