Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio donacis 6.5 milionojn da usonaj dolaroj al la Infana Fonduso de UN

La 24-an de februaro, la ĉina registaro donacis 6.5 milionojn da usonaj dolaroj al la Infana Fonduso de UN por subteni ĝian helpon al la katastrofitoj en cunamo de la Hindia Oceano. En la nomo de la ĉina registaro, Fu Ziying, asistanto de la ministro de la Ministerio de Komerco, donis la ĉekon al Carol Bellamy, administra direktoro de la fonduso, kaj honorplaton kiel dankesprimon al ŝi, kiu baldaŭ eksiĝos.

Fu Ziying laŭdis Carol Bellamy pro ŝia kontribuo por la infanaj aferoj de la mondo kaj Ĉinio dum 10 jaroj, kiam ŝi funkciis kiel administra direktoro de la fonduso. Li emfazis, ke la afero de virinoj kaj infanoj estas grava elemento de la ĉina registaro por efektivigo de scienca disvolva koncepto kaj konstruo de socialisma harmonia socio, kaj ke Ĉinio daŭre klopodos tiuflanke kaj esperas, ke la Infana Fonduso de UN daŭre subtenos la klopodon de Ĉinio.

Carol Bellamy diris, ke en la lastaj jaroj Ĉinio gajnis riĉajn fruktojn en infana laboro kaj akiris grandajn sukcesojn en forigo de malsano pro jodmanko, plibonigo de nutrado, plana imunado kaj sekureco de patrino kaj bebo. Ŝi esprimis dankon al la ĉina registaro pro ĝiaj granda subteno al la fonduso kaj intima kunlaboro.

Nun la Infana Funduso de UN kaj la ĉina registaro estas studantaj novan kampon de infana laboro en 2006-2010, ekz. protekto de infanoj kaj evito de subita damaĝo al infanoj.