Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina registaro aprobas la unuan konvencion de tabaka superrego de la mondo

La 27-an de februaro, la “Kadra Konvencio de Tabaka Superrego” ekvalidis, kun la celo limigi tabakan produktadon de la mondo. Ĝi estas la unua tutgloba konvencio de la Monda Higiena Origanizo, pri tabaka superrego.

La ĉina registaro aktive partoprenis en la ellaborado de la konvencio, kaj subskribis ĝin en la 10-a de novembro, 2003, estante la 77-a subskribinta lando. Krome, la ĉina registaro aktive faras propagandon kaj malpermeson al fumado. La “Ĉefa Higienaj Laboroj de 2005”, ellaborita de la Ĉina Higiena Manistario decidis determini la liston de urboj sen tabaka reklamo, superregi fumadon de junuloj kaj en publikaj lokoj kaj plenumi la “Kadran Konvencion de Tabaka Superrego”.

Statistiko de la Monda Higiena Origanizo anoncis, ke estas 1.3 miliardoj da fumantoj en la mondo, kaj ĉiujare 5 milionoj da personoj mortis pro la malsanoj rilataj kun tabako. Tabako jam estas la dua terura murdisto post hipertensio. Nun en Ĉinio estas 320 milionoj da fumantoj. En la lastaj jaroj malkreskas la nombro de fumantoj en Ĉinio.