Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Blanka libro “Nacia Regiona Aŭtonomeco de Ĉinio”

La 28-an de februaro, la Informa Oficejo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis blankan libron “Nacia Regiona Aŭtonomeco de Ĉinio”. La libro el 12 mil ideogramoj plenamplekse konigis la fondiĝon de sistemo de nacia regiona aŭtonomeco en Ĉinio, plenan aŭtonoman rajton de la aŭtonomaj regionoj kaj ilian historian progreson en diversaj aferoj dank’ al la subteno de la ŝtato kaj la klopodado de ili mem.

Estas unuafoje por Ĉinio publikigi blankan libron pri sia nacia regiona aŭtonomeco.

Ĉinio praktikis la sistemon de nacia regiona aŭtonomeco pli ol 50 jarojn. Dum tiuj jaroj, la ĉina socio multe ŝanĝiĝis, kaj ankaŭ la nacia regiona aŭtonomeco de Ĉinio senĉese disvolviĝis kaj ŝanĝiĝis, kaj Ĉinio bezonas sisteman resumon pri sia nacia regiona aŭtonomeco dum la pasintaj pli ol 50 jaroj. Tio estas unu el la faktoroj por publikigi la blankan libron.

Multaj landoj en la mondo serĉas metodojn por solvi sian nacian problemon. Ankaŭ la nacia regiona aŭtonomeco de Ĉinio estas atentata de la mondo. Ĉinio deziras konigi al la mondo la sistemon de sia nacia regiona aŭtonomeco pere de la blanka libro kaj partopreni en interŝanĝo pri solvo de nacia problemo en la mondo.