Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestos inaŭguron de la tutgloba forumo Fortuno kaj faros paroladon

La 1-an de marto respondeculo de la Informa Oficejo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio anoncis, ke la 16-an de majo ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestos inaŭguron de la tutgloba forumo Fortuno en Pekino kaj faros paroladon.

La temo de la forumo estos “Ĉinio kaj nova azia jarcento”. Dum la forumo oni profunde diskutos pri la ŝanĝiĝoj en Ĉinio kaj Azio, pri la ŝancoj kaj defio alportitaj de tiuj ŝanĝiĝoj al translandaj kompanioj kaj la landoj de la regiono.

La redakcio de la revuo Fortuno estos organizanto, la Informa Oficejo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la pekina registaro – gastigantoj. La forumon ĉeestos gvidantoj el pli ol 300 translandaj entreprenoj kaj pli ol 200 reprezentantoj de la ĉina komercista rondo kaj oficistoj de registaraj establoj.

La forumo, fondita en 1995, okazis en Singapuro, Barcelono, Bankoko, Ŝanhajo, Parizo, Hongkong kaj Vaŝingtono. Ĉi-foja forumo estos la naŭa kaj triafoja en Ĉinio.