Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Kultura interŝanĝo de ĉinaj kaj germanaj mezlernejanoj

Antaŭtagmeze de la 4-a de marto aŭdiĝis bela kantado en la Oka Mezlernejo de Pekino. Tio estis la unua programero de la ĥoro de la mezlernejo Christianeum de Hamburgo, Germanio, dum la kultura interŝanĝo en Ĉinio. La ĥoro estas kompare altnivela amatora kultura societo en Hamburgo kaj plurfoje vizitis aliajn landojn kaj ofte faras neprofitan prezentadon en Hamburgo. La ĉi-foja vizitgrupo konsistis el 310 instruistoj kaj lernejanoj. Ili estis varme bonvenigataj de la instruistoj kaj lernantoj de la Oka Mezlernejo de Pekino. En malonga bonveniga ceremonio la direktoroj kaj reprezentantoj de lernantoj de ambaŭ lernejoj faris paroladojn kaj reciprokis memoraĵojn. Post tio la filharmonia orkestro kaj ĥoro de la Oka Mezlernejo de Pekino kaj la ĥoro de la germana mezlernejo faris artan interŝanĝon.

Post vizito en Pekino la ĥoro de la germana mezlernejo vizitos aliajn urbojn kaj turismajn lokojn de Ĉinio.