Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio, Filipinoj kaj Vjetnamio kune prospektoros petrolon en la Suda Ĉina Maro

Lastatempe Ĉinio, Filipinoj kaj Vjetnamio subskribis en Manilo, Filipinoj, la “Interkonsenton de triflanka kunlaboro pri oceana tertremo en la interkonsentita regiono de la Suda Ĉina Maro” por esplori geologian strukturon kaj petrol-gasan konservokvanton en ĉi tiu maro kaj konstati ties komercan ekspluatindecon. Pere de tiu kunlaboro la registaroj de la 3 landoj plenumos sian promeson igi la regionon paca, stabila, kunlabora kaj disvolva.

Laŭ la interkonsento la Ĝenerala Oceana Petrol-kompanio de Ĉinio, la Petrola kaj Gasa Kompanio de Vjetnamio kaj la Nacia Petrola Kompanio de Filipinoj kune faros en la venontaj 3 jaroj geologiajn studon kaj esploron en la maro kun areo de 143 mil kvadrataj kilometroj.

Tio estas la unua interkonsento de la 3 landoj pri kuna ekspluato de riĉfontoj en tiu ĉi maro. La kunlaboro estas konsiderata kiel unua historia kaj praktika paŝo al flankenmeto de disputado kaj kuna ekspluatado.

Posttagmeze de la sama tago la filipina prezidantino Gloria Macapagal Arroyo intervidiĝis kun reprezentantoj de la triflankoj, kiuj ĉeestis la ceremonion de subskribo.

La 3 kompanioj anoncis en la komuna bulteno publikigita en la sama tago, ke la interkonsento montris la volon de la tri landoj por kuna prospektorado de petrola konservokvanto en tiu ĉi maro, sed tio ne damaĝos la fundamentan starpunkton de la registaroj de la tri landoj en la problemo de la Suda Ĉina Maro.