Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Unuafoja ceremonio en Pekino por disdoni verdajn kartojn al fremdlandanoj

La 16-an de marto profesoro Robert Mundell, Norbelpremiito pri la ekonomio kaj “patro de eŭroj”, fariĝis pekinano. En la ceremonio de disdono de verda karto okazigita de la pekina registaro Robert Mundell ricevis de la estro de la Publiksekureca Buroo de Pekino la verdan karton, kio aludas, ke li rajtas por ĉiam loĝi en Pekino.

Samtempe la verdan karton ricevis aliaj 11 fremdlandanoj, el ili estas Chen Weiding, direktoro de la kompanio Internet en Ĉinio, kaj Lisa Carducci el Kanado laborinta en la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo.

Tio estas unuafoja ceremonio en Pekino por disdoni verdajn kartojn al fremdlandanoj, post praktikado de la “Administraj rimedoj pri konstanta loĝado de alilandanoj en Ĉinio”.

Profesoro Robert Mundell ĝoje diris, ke tiu ĉi momento estas neforgesebla kaj estas granda honoro fariĝi pekinano. Lisa Carducci, kiu laboris en Ĉinio 14 jarojn, diris kun feliĉa rideto, ke ŝi alte taksas tiun honoron.

De la 23-a de aŭgusto 2004 la Publiksekureca Buroo de Pekino akceptis 163 petojn de alilandanoj pri konstanta loĝado, el kiuj estis 105 renovigo por peto kaj 58 novaj petoj. Post ekzameno de la Publiksekureca Buroo de Pekino kaj sankcio de la Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio, 100 homoj el Usono, Britio, Rusio, Kanado, Aŭstralio, Korea Popol-demokratia Respubliko kaj Japanio ricevis la verdan karton por konstanta loĝado en Pekino.