Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Japanio devas rekoni sian agresmilitan historion!

En la 61-a Jarkunveno de la Homrajta Komisiono de UN okazinta la 16-an de marto ambasadoro Sha Zukang, estro de la konstanta ĉina delegacio al UN en Ĝenevo, kritikis eraran parolon de la japana reprezentanto kaj urĝis Japanion rekoni la historion.

Onodera Itsunori oficisto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Japanio diris en la jarkunveno, ke la starpunkto de la japana registaro pri la historiaj problemoj estas klara, kion li ne bezonas ripeti, kaj la historiaj problemoj ne koncernas la temojn de la jarkunveno.

Sha Zukang diris, ke en la kuranta jaro estas la 60-a datreveno de la triumfo de la Kontraŭfaŝista Milito. Eĉ hodiaŭ gravan signifon havas okazaĵoj antaŭ 60 jaroj. Dum la Dua Mondmilito Japanio kaŭzis senprecedencan katastrofon al Ĉinio kaj aliaj Azi-Pacifikaj landoj. Ĉinio suferis plej serioze, ke pli ol 10 milionoj da ĉinoj estis masakritaj kaj sole en la urbo Nankino pli ol 300 mil ĉinoj estis mortigitaj. La ĉina popolo neniam forgesos tiun historion kaj ne volas ripetiĝon de tiu historio. Forgesi la historion signifas perfidon.

Sha Zukang emfazis, ke granda lando devas kuraĝe rekoni la historion kaj alvizaĝi la estontecon. Li esperis, ke Japanio rekonos sian agresmilitan historion kiel Germanio. Lia parolo estis alte taksita de multaj aziaj landoj.