Posttagmeze de la 20-a de marto ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice en la Popola Halo, Pekino.
Hu Jintao diris, ke en la pasintaj 4 jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono senĉese pliboniĝis kaj disvolviĝis dank’ al la kuna klopodo de ambaŭ landoj. La fakto refoje montras, ke Ĉinio kaj Usono havas vastajn komunajn interesojn. Kun grava respondeco sur si, la du landoj devas kaj povas efektivigi reciprokan utilon kaj komunan profiton pere de kunlaboro. La ĉina-usonaj interrilatoj sanaj, stabilaj kaj longdaŭre disvolviĝaj konformas al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj popoloj, kaj estas grava faktoro por akceli pacon, stabilecon kaj prosperon de la regionoj kaj la tuta mondo. Ĉinio kaj Usono devas pluapaŝe intensigi dialogon, profundigi reciprokan fidon kaj disvolvi kunlaboron por antaŭenpuŝi la konstruecajn kaj kunlaborajn rilatojn inter la du landoj al pli alta nivelo.
Condoleezza Rice diris, ke la usona registaro tre atentas disvolvon kaj profundigon de la konstruecaj kaj kunlaboraj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio. Multajn ŝanĝiĝojn konas Ĉinio. Tion rimarkis la tuta mondo. Usono esperas klopodi kune kun Ĉinio por pligrandigi la kunlaboron en nova kampo kaj daŭre disvolvi la interrilatojn de la du landoj.
Hu Jintao emfazis, ke Taiwan-problemo ankoraŭ estas ŝlosilo de sana kaj stabila disvolviĝo de la ĉina-usonaj interrilatoj. Antaŭ nelonge, la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio ekzamenis kaj aprobis la “Kontraŭ-Secesian Leĝon”, kiu estas leĝo por akceli disvolviĝon de ambaŭbordaj interrilatoj kaj antaŭenpuŝi la pacan reunuiĝon, por oponi kaj bremsi “sendependiĝon de Taiwan”, kaj por defendi pacon kaj stabilecon de la regiono de Taiwan-markolo. Li esperas, ke Usono klare konos esencon kaj malutilecon de la secesia forto de “sendependiĝo de Taiwan” kaj tiujn de la agado, plenumos promeson persisti en la politiko pri unu Ĉinio, kiun emfazis plurfoje prezidanto Bush, observi la tri komunajn komunikojn de Ĉinio kaj Usono kaj oponi kontraŭ “sendependiĝo de Taiwan”, komprenos kaj subtenos la penadon de la ĉinaj registaro kaj popolo por defendi la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon kaj efektivigi la pacan unuiĝon de ambaŭ bordoj, kaj ne adresos ajnan eraran signon al la secesia forto de “sendependiĝo de Taiwan”.
Condoleezza Rice diris, ke defendo de kvieteco de Taiwan-markolo kaj paca solvo de Taiwan-problemo konformas al usonaj interesoj, kaj Usono klopodos por tio. Ne ŝanĝiĝos la starpunkto de la usona registaro pri persisto en la politiko pri unu Ĉinio kaj observo de la tri komunaj komunikoj de Ĉinio kaj Usono.
Parolante pri nuklea problemo de la Korea Duoninsulo, Hu Jintao diris, ke Ĉinio persistas en sennukleigo de la Korea Duoninsulo, dediĉas sin al solvo de la problemo pere de sesflanka intertraktado kaj al defendo de paco kaj stabileco de la duoninsulo, kaj tiu starpunkto estas neŝanĝebla. Ĉinio volonte penadas kune kun diversaj flankoj, inkluzive de Usono, por kiel eble plej baldaŭ sukcesigi reokazigon de la sesflanka intertrakto.
Condoleezza Rice alte taksis gravan rolon de Ĉinio en procezo de la sesflanka intertraktado kaj konigis rilatajn opiniojn de Usono. Ŝi refoje emfazis, ke la sesflanka intertraktado estas la plej bona vojo por solvi la nuklean problemon de la duoninsulo.
Tio estas la unua fojo por Condoleezza Rice viziti Ĉinion kiel la usona ŝtata sekretario, laŭ la invito de Li Zhaoxing, ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio.
|