Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Intensigi dialogon, profundigi reciprokan fidon kaj disvolvi kunlaboron

La 21-an de marto, post intervidiĝo kun ĉinaj gvidantoj, usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice finis sian viziton al Hindio, Pakistano, Afganio, Japanio, Koreio kaj Ĉinio. Kvankam la 8-taga vizito al la 6 landoj ne povas solvi multajn konkretajn problemojn, tamen ludas pozitivan rolon en starigo de kanalo de interkomuniko kaj dialogo inter Usono kaj la vizititaj landoj.

Ĉinaj gvidantoj respektive intervidiĝis kun Condoleezza Rice dum ŝia restado en Ĉinio. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri problemoj zorgataj de Ĉinio kaj Usono. Dum la interkomunikiĝo, Ĉinio kaj Usono montris respektive sian fortan deziron por pluapaŝa kunlaboro kaj ne evitis malakordojn pri iuj problemoj. Serĉi komunaĵojn kaj rezervi diferencojn en komunikado montras, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono maturiĝas tagon post tago.

1. Ĉinio kaj Usono havas la komunan konon solvi la nuklean problemon de la Korea Duoninsulo pere de la sesflanka intertrakto.

Ĉinio persistas en sennukleigo de la Korea Duoninsulo, dediĉas sin al solvo de la problemo pere de la sesflanka intertraktado kaj al defendo de paco kaj stabileco de la duoninsulo, kaj tiu starpunkto estas neŝanĝebla. Ĉinio volonte penadas kune kun diversaj flankoj, inkluzive de Usono, por kiel eble plej baldaŭ sukcesigi reokazigon de la sesflanka intertrakto.

Condoleezza Rice esprimis en la gazetara konferenco okazinta fine de ŝia vizito al Ĉinio, ke Ĉinio havas apartan influon sur antaŭenpuŝon de la sesflanka intertrakto kaj solvo de la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo. Usono kajĈinio esperas kiel eble plej baldaŭ reokazigi la sesflankan intertrakton.

2. Ĉinio esperas, ke Usono komprenos la “Kontraŭ-Secesian Leĝon” kaj Condoleezza Rice refoje emfazis la principon pri “unu Ĉinio”.

Taiwan-problemo estas kerna problemo por la interrilatoj de Usono kaj Ĉinio. Ĉinaj gvidantoj esperas, ke Usono klare konos esencon kaj malutilon de la secesia forto de “sendependiĝo de Taiwan” kaj tiujn de la agado, kaj plenumos sian promeson pri Taiwan-problemo.

Condoleezza Rice esprimis, ke defendo de kvieteco de Taiwan-markolo kaj paca solvo de Taiwan-problemo konformas al la usonaj interesoj, kaj Usono klopodos por tio. Ne ŝanĝiĝos la starpunkto de la usona registaro pri persisto en la politiko pri unu Ĉinio kaj observo de la tri komunaj komunikoj de Ĉinio kaj Usono.

3. Pligrandigi kunlaboron -- ĉefa temo por disvolviĝo de la interrilatoj de Ĉinio kaj Usono.

La fakto montras, ke Ĉinio kaj Usono havas vastajn komunajn interesojn. Kun grava respondeco sur si, la du landoj devas kaj povas efektivigi reciprokan utilon kaj komunan profiton pere de kunlaboro. Ĉinio kaj Usono devas ankaŭ konvene trakti malakordojn kaj konfliktojn laŭ la principo “egaleco, reciproka utilo kaj disvolvo” por antaŭenpuŝi la komercan kunlaboron inter la du landoj al nova ŝtupo.