Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Wen Jiabao interparolis kun Pak Bong Ju

La 22-an de marto, ĉina ĉefministro Wen Jiabao interparolis kun Pak Bong Ju, ĉefministro de la Korea Popol-demokratia Respubliko (KPDR), en la Popola Halo, Pekino.

Wen Jiabao pozitive taksis la rilatojn inter Ĉinio kaj KPDR. Li diris, ke en la lastaj jaroj la rilatoj inter la du landoj daŭre disvolviĝis sane, dank’ al zorgado de ambaŭlandaj gvidantoj. Ofte kontaktiĝis la altrangaj gvidantoj de la du landoj, senĉese grandiĝis la komerca kunlaboro kaj vigliĝis tage-post-tage la interŝanĝoj en aliaj kampoj. En la nova situacio Ĉinio deziras kune kun KPDR plie plenumi la gravan komunan konon de la dulandaj gvidantoj, plifortigi interkomunikiĝon kaj akordiĝon de ambaŭ landoj en gravaj problemoj, pliprofundigi komercan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon de amikaj kunlaboraj rilatoj de la du landoj, laŭ la spirito “daŭrigi la tradiciojn, alvizaĝi la estontecon, teni amikan najbarecon kaj plifortigi kunlaboron”.

Pak Bong Ju esprimis, ke pliintimigi kaj daŭre disvolvila interrilatojn de la du landoj estas senŝanĝebla politiko de KPDR, kiu esperas, ke la amikaj rilatoj inter la du landoj grandpaŝe progresos en la nova jarcento.

La duflankaj gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo. Wen Jiabao montris, ke la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo koncernas pacon kaj sekurecon de la nordorient-aziaj regionoj. Ĉinio persistas en sia starpunkto pri sennukleigo de la duoninsulo kaj protekto de ĝiaj paco kaj stabileco, sin dediĉante al solvo de la problemo pere de la sesflanka intertraktado. La sesflanka intertraktado estas reala elekto por pace solvi la problemon de sennukleigo de la duoninsulo pere de intertraktado, konformas al diversflankaj interesoj kaj devas esti daŭrigota. Ĉinio esperas, ke la diversaj flankoj estos flekseblaj, sinceraj kaj paciencaj. Surbaze de objektiveco kaj justeco Ĉinio klopodos por reokazigi la intertraktadon kaj penados por realigi longdaŭran pacon en la nordorient-aziaj regionoj.

Pak Bong Ju diris, ke KPDR aprobas la klopodon de Ĉinio por realiĝo de sennukleigo de la Korea Duoninsulo. Li esprimis, ke ne ŝanĝiĝis la starpunkto de KPDR pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj pri paca solvo de la nuklea problemo per intertraktado, kaj KPDR daŭre klopodos por tio, KPDR ne oponas nek rezignas la sesflankan intertraktadon, kaj kiam pretiĝos kondiĉoj por la intertraktado, KPDR partoprenos ĝin en ajna momento.