Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Komenciĝis la laboro por sekurigi la Pekinajn Olimpikojn en 2008

La 23-an de marto okazis la kunveno pri laboro por sekurigi la Pekinajn Olimpikojn en 2008, en kiu oni informis, ke protekto kontraŭ terorismo kaj perforto estos la plej grava tasko de la sekureco por la Pekinaj Olimpikoj. Pekino starigos trupon rapidagan kaj lertan en efikaj gardado kontraŭ kaj traktado de terorismaj eventoj.

La laboro por sekurigi la Pekinajn Olimpikojn estas dividita en kvar periodoj: preparado, plena konstruado (de 2005 al la fino de 2007), praktiko, kunordigo kaj perfektigo de diversaj projektoj (de januaro al junio de 2008), aplikado (de julio 2008 ĝis la fino de la olimpikoj).

La ĉefa laboro dum la unuaj ses monatoj de la kuranta jaro estas fondi komandan centron destinitan por urĝaj aferoj kaj eventualaj eventoj. Nun estas fiksita la projektita grundo por konstrui policejon, trafikan brigadejon, fajrostacion kaj stacion de gardistoj de la regiono de la Olimpika Parko en la nordo de Pekino. Krome, antaŭkalkulo pri la nombro de sekurigaj personoj, trejnado de laborantoj kaj aliaj aferoj por la olimpikoj estos plenumitaj en la unuaj ses monatoj de 2005.