Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 21-a scienca esplorado de Ĉinio en Antarkto

La 24-an de marto, la scienca ekspedicio de Ĉinio revenis Ŝanhajon, post esplorado kaj spertado de ege aĉa vetero en Antarkto dum 150 tagoj. La eskpedicio vojaĝis 26500 marhejlojn kaj sinsekve rompis glacion entute je 13 marhejloj.

La ĉi-foja esplorado en Antarkto estas tre ampleksa kun multaj novaj programoj. En 150 tagoj la ekspedicio plenumis 27 esplorajn taskojn konsistantajn el esploro pri surkontinenta glacia tegaĵo inter la stacio Zhongshan kaj la plej supra punkto de la glacia tegaĵo en Antarkto; studo en la stacioj Zhongshan kaj Granda Muro pri ekologia medio kaj kies biologia varieco en la suda oceano ĉe Antarkto; unuafoja sinteza ekzameno al sekcio de la golfo Prydz al la maro Weddell je 4 mil marhejloj; dinamika kontrolo de glacifluoj; observo de ozono kaj fizika studo pri aera atmosfero.

Krome la esplorado pri glacia tegaĵo sur la kontinento de Antarkto estis fruktodona. La eskpedicio sukcese atingis Dome A, la plej supran punkton de la glacia tegaĵo en Antarkto. Tio estas la unua fojo por la homaro penetri en glacivolbon A por fari sisteman scienc-esploradon. La ekspedicio ne nur difinis la lokon de la plej supra punko de Dome A, starigis du aŭtomatajn meteorologiajn staciojn internacie uzatajn kaj unu astronomian observejon, sed ankaŭ determinis, ke la jaraveraĝa temperaturo en Dome A estas -58,4 ºC, la plej malalta mezurita ĝis nun sur la glacia tegaĵo en Antarkto.