Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina fakulo deĉifris du internaciajn kodojn

La 26-an de marto oni anoncis, ke MD5 kaj SHA-1, du manieroj vaste uzataj internacie por kalkulado de kodo, estas deĉifritaj de ĉina fakulo pri kodo. Tiu informo kaŭzis grandan reagon inter esploristoj pri kodo.

40-jara Wang Xiaoyun, kiu trovis mankon de la kodo, estis diplomita el matematika fakultato de la Shandong-a Universitato, kaj nun funkcias kiel direktoro de la Inform-sekureca Instituto de la universitato.

En la lasta aŭgusto, Wang Xiaoyun prezentis en la kunveno pri internacia kodo okzinta en Usono la rezulton de sia studado kaj studa grupo en la pasintaj jaroj. En februaro ĉi-jare, Wang Xiaoyun gajnis novan atingon en deĉifro de kalkulado de kodo SHA-1 kaj trovis ĝian mankon per metodo pli facila. Ŝia studado montras, ke pro ekzisto de falsebleo de reta subskribo, oni devas tuj aldoni limigan kondiĉon aŭ preni kodan normon pli sekuran por sekureco de ret-komerca afero.

Laŭinforme, MD5 kaj SHA-1 estas ĉefa tekniko aplikata en internacia reta subskribo kaj en multaj aliaj kampoj uzantaj kodon, kaj estas vaste uzataj en financa, valorpapera kaj aliaj retkomercaj kampoj.